1-a epistolo de Petro 5:6
Humiligu vin do sub la potencan manon de Dio, por ke Li altigu vin ĝustatempe;
Londona Biblio
In The King James Version
Humble yourselves therefore under the mighty hand of God, that he may exalt you in due time:
In Context
7surĵetante sur Lin ĉian vian zorgon, ĉar Li zorgas pri vi.
Read all of 1-a epistolo de Petro 5
Cross References
Exodus 3:19Sed Mi scias, ke la reĝo de Egiptujo ne permesos al vi iri, se ne devigos lin forta mano.
Exodus 32:11Sed Moseo ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj diris: Por kio, ho Eternulo, Via kolero estas ekflamonta kontraŭ Vian popolon, kiun Vi elirigis el la lando Egipta per granda forto kaj per potenca mano?
Deuteronomy 32:35Ĉe Mi estas venĝo kaj repago, Ĝis la tago, kiam ekŝanceliĝos ilia piedo; Ĉar proksima estas la tago de ilia malfeliĉo, Kaj rapide venos tio, kio estas destinita por ili.
2 Kings 22:19Ĉar via koro moliĝis kaj vi humiliĝis antaŭ la Eternulo, kiam vi aŭdis, kion Mi diris pri ĉi tiu loko kaj pri ĝiaj loĝantoj, ke ili fariĝos ruinaĵo kaj malbenaĵo, kaj vi disŝiris viajn vestojn kaj ploris antaŭ Mi, tial Mi ankaŭ aŭskultis vin, diras la Eternulo.
2 Chronicles 12:12Kiam li humiliĝis, tiam deturniĝis de li la kolero de la Eternulo, kaj ne ĉio pereis; ĉar en Judujo estis ankoraŭ io bona.
2 Chronicles 32:26Sed Ĥizkija humiliĝis pri la fieriĝo de sia koro, li kaj la loĝantoj de Jerusalem; tial ne trafis lin la kolero de la Eternulo en la tempo de Ĥizkija.