2-a libro de Samuel 1:23
Kaj ŝia edzo Elkana diris al ŝi: Faru tion, kio plaĉas al vi; restu, ĝis vi demamigos lin; nur la Eternulo plenumu Sian promeson. Kaj la virino restis, kaj suĉigis sian infanon, ĝis ŝi demamigis lin.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a libro de Samuel 1
Cross References
Genesis 21:7Kaj ŝi diris: Kiu dirus al Abraham, ke Sara mamnutros infanojn? ĉar mi naskis filon en lia maljuneco.
Numbers 30:8Sed se en la tago, kiam ŝia edzo aŭdis, li malpermesas al ŝi, tiam li neniigas ŝian promeson, kiu estas sur ŝi, kaj tion, kio elglitis el ŝia buŝo kaj per kio ŝi ligis sian animon; kaj la Eternulo pardonos al ŝi.
1 Samuel 1:17Tiam Eli respondis kaj diris: Iru en paco, kaj la Dio de Izrael plenumos vian peton, kiun vi petis de Li.
1 Samuel 14:40Tiam li diris al ĉiuj Izraelidoj: Vi estos sur unu flanko, kaj mi kun mia filo Jonatan estos sur la dua flanko. Kaj la popolo respondis al Saul: Faru tion, kio plaĉas al vi.
1 Kings 3:21Kiam mi leviĝis matene, por suĉigi mian filon, jen li estas senviva; sed kiam mi matene bone lin rigardis, mi vidis, ke tio ne estas mia filo, kiun mi naskis.
Isaiah 44:26kiu konfirmas la vorton de Sia servanto kaj plenumas la decidojn de Siaj senditoj; kiu diras pri Jerusalem: Ĝi havos multe da loĝantoj; kaj pri la urboj de Judujo: Ili estos rekonstruitaj, kaj iliajn ruinojn Mi restarigos;