2-a libro de Samuel 1:26
Kaj ŝi diris: Ho mia sinjoro! tiel certe, kiel vivas via animo, mia sinjoro, mi estas tiu virino, kiu staris ĉi tie apud vi kaj preĝis al la Eternulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
25Kaj oni buĉis bovon kaj venigis la knabon al Eli.
27Pri ĉi tiu knabo mi preĝis, kaj la Eternulo plenumis al mi mian peton, pri kiu mi petis Lin.
Read all of 2-a libro de Samuel 1
Cross References
1 Samuel 17:55Kiam Saul vidis Davidon, elirantan kontraŭ la Filiŝton, li diris al Abner, la militestro: Kies filo estas ĉi tiu junulo, Abner? Kaj Abner respondis: Mi ĵuras per via animo, ho reĝo, ke mi ne scias.
1 Samuel 25:26Kaj nun, mia sinjoro, kiel vivas la Eternulo kaj kiel vivas via animo, la Eternulo retenas vin, ke vi ne falu en sangon kaj ke vi ne helpu vin per via propra mano; nun estu kiel Nabal viaj malamikoj, kaj tiuj, kiuj deziras malbonon al mia sinjoro.
2 Samuel 14:19Kaj la reĝo diris: Ĉu ne la mano de Joab estas kun vi en ĉio ĉi tio? Kaj la virino respondis kaj diris: Vere, kiel vivas via animo, mia sinjoro, ho reĝo, ne estas eble dekliniĝi dekstren nek maldekstren de ĉio, kion diris mia sinjoro la reĝo; ĉar via sklavo Joab tion ordonis al mi, kaj li inspiris al via sklavino ĉiujn ĉi tiujn vortojn.
2 Kings 2:4Kaj Elija diris al li: Eliŝa, restu do ĉi tie, ĉar la Eternulo sendas min al Jeriĥo. Sed li diris: Mi ĵuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi ne forlasos vin. Kaj ili venis en Jeriĥon.
2 Kings 4:30Sed la patrino de la knabo diris: Mi ĵuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj li leviĝis, kaj iris post ŝi.