2-a libro de Samuel 10:24
Kaj Samuel diris al la tuta popolo: Ĉu vi vidas, kiun la Eternulo elektis? ĉar ne ekzistas simila al li en la tuta popolo. Kaj la tuta popolo ekkriis, kaj diris: Vivu la reĝo!
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a libro de Samuel 10
Cross References
1 Samuel 11:15Kaj la tuta popolo iris en Gilgalon, kaj ili reĝigis tie Saulon antaŭ la Eternulo en Gilgal, kaj buĉis tie pacoferojn antaŭ la Eternulo, kaj forte gajis tie Saul kaj ĉiuj Izraelidoj.
2 Samuel 21:6oni donu al ni sep virojn el liaj filoj, kaj ni pendigu ilin antaŭ la Eternulo en Gibea de Saul, la elektito de la Eternulo. Kaj la reĝo diris: Mi donos.
1 Kings 1:25Ĉar li iris hodiaŭ kaj buĉis multe da bovoj kaj grasigitaj brutoj kaj ŝafoj, kaj invitis ĉiujn filojn de la reĝo kaj la militestron kaj la pastron Ebjatar; kaj jen ili manĝas kaj trinkas antaŭ li, kaj proklamas: Vivu la reĝo Adonija!
1 Kings 1:39Kaj la pastro Cadok prenis la kornon kun oleo el la tabernaklo kaj sanktoleis Salomonon; kaj oni ekblovis per trumpeto, kaj la tuta popolo diris: Vivu la reĝo Salomono!
Matthew 21:9Kaj la homamaso, kiu iris antaŭ li, kaj kiu sekvis lin, kriis, dirante: Hosana al la Filo de David! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo; Hosana en la supera alto!