2-a libro de Samuel 13:5
Kaj la Filiŝtoj kolektiĝis, por militi kontraŭ Izrael, tridek mil ĉaroj kaj ses mil rajdantoj, kaj tiom da popolo, kiom da sablo sur la bordo de la maro. Kaj ili eliris kaj stariĝis tendare en Miĥmaŝ, oriente de Bet-Aven.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a libro de Samuel 13
Cross References
Joshua 7:2Kaj Josuo sendis virojn el Jeriĥo al Aj, kiu estis apud Bet-Aven, oriente de Bet-El, kaj li diris al ili jene: Iru kaj esplorrigardu la landon. Kaj la viroj iris kaj esplorrigardis Ajon.
Joshua 18:12Kaj ilia limo norde estas de Jordan, kaj la limo leviĝas al la norda flanko de Jeriĥo, kaj leviĝas sur la monton okcidente, kaj finiĝas en la dezerto Bet-Aven.
1 Samuel 14:23Kaj la Eternulo helpis en tiu tago Izraelon; la batalo daŭris ĝis Bet-Aven.
1 Samuel 17:1La Filiŝtoj kolektis siajn militistarojn por milito, kaj kuniĝis apud Soĥo de Jehuda, kaj stariĝis tendare inter Soĥo kaj Azeka, en Efes-Damim.
Isaiah 48:19kaj via idaro estus kiel sablo, kaj viaj devenantoj kiel ĝiaj grajnetoj; lia nomo ne estus ekstermita nek pereigita antaŭ Mi.
Hosea 4:15Se malĉastas vi, ho Izrael, tiam almenaŭ Jehuda ne kulpiĝu; ne iru en Gilgalon, ne iru en Bet-Avenon, kaj ne ĵuru: Kiel vivas la Eternulo.