2-a libro de Samuel 13:7
Hebreoj transiris ankaŭ trans Jordanon en la landon de Gad kaj en Gileadon. Sed Saul estis ankoraŭ en Gilgal, kaj la tuta popolo tremis ĉe li.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a libro de Samuel 13
Cross References
Leviticus 26:36Kaj al la restintoj el vi Mi sendos timon en ilian koron en la lando de iliaj malamikoj; kaj pelos ilin brueto de falanta folio, kaj ili kuros, kiel oni kuras de glavo, kaj ili falos, kiam neniu ilin persekutos.
Numbers 32:33Kaj Moseo donis al ili, al la filoj de Gad kaj al la filoj de Ruben, kaj al duono de la tribo de Manase, filo de Jozef, la regnon de Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kaj la regnon de Og, reĝo de Baŝan, la landon kun ĝiaj urboj laŭ la limoj de la urboj de la lando ĉirkaŭe.
Deuteronomy 20:8Kaj plue la kontrolistoj parolu al la popolo, kaj diru: Kiu estas timema kaj senkuraĝa, tiu iru kaj revenu al sia domo, por ke li ne senkuraĝigu la koron de siaj fratoj, kiel lia koro estas.
Joshua 13:8Kun ĉi tiu tribo la Rubenidoj kaj la Gadidoj prenis sian heredan parton, kiun donis al ili Moseo transe de Jordan oriente, kiel donis al ili Moseo, servanto de la Eternulo;
Joshua 13:24Kaj Moseo donis al la tribo de Gad, al la Gadidoj, laŭ iliaj familioj.
1 Samuel 17:11Kiam Saul kaj ĉiuj Izraelidoj aŭdis la vortojn de tiu Filiŝto, ili eksentis teruron kaj tre ektimis.