2-a libro de Samuel 14:47
Kaj Saul prenis en siajn manojn la regadon super Izrael, kaj li militis ĉirkaŭe kontraŭ ĉiuj siaj malamikoj, kontraŭ Moab kaj kontraŭ la Amonidoj kaj kontraŭ Edom kaj kontraŭ la reĝoj de Coba kaj kontraŭ la Filiŝtoj; kaj kien ajn li sin direktis, li venkobatis.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
46Kaj Saul foriris de la Filiŝtoj, kaj la Filiŝtoj iris sur sian lokon.
48Li aranĝis militistaron kaj venkobatis Amalekon kaj liberigis Izraelon el la manoj de liaj rabantoj.
Read all of 2-a libro de Samuel 14
Cross References
Genesis 19:37Kaj la pli maljuna naskis filon, kaj ŝi donis al li la nomon Moab; li estas la prapatro de la Moabidoj ĝis nun.
Genesis 36:1Jen estas la generaciaro de Esav, kiu ankaŭ estas Edom.
Genesis 36:19Tio estas la filoj de Esav, kaj tio estas iliaj ĉefoj. Tio estas Edom.
1 Samuel 11:11En la sekvanta tago Saul dividis la popolon en tri taĉmentojn, kaj ili eniris en la tendaron dum la matena gardotempo, kaj venkobatis la Amonidojn, antaŭ ol la tago fariĝis varma; la restintoj diskuris tiel, ke ne restis eĉ du kune.
1 Samuel 13:1Unu jaro pasis post la reĝiĝo de Saul, kaj jam du jarojn li reĝis super Izrael.
2 Samuel 1:22Sen sango de mortigitoj, sen sebo de fortuloj, La pafarko de Jonatan neniam venis returne, Kaj la glavo de Saul ne revenis vane.