2-a libro de Samuel 16:13
Kaj Samuel prenis la kornon kun la oleo, kaj sanktoleis lin inter liaj fratoj. Kaj la spirito de la Eternulo ekfavoris Davidon de post tiu tago kaj pluen. Kaj Samuel leviĝis kaj iris en Raman.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a libro de Samuel 16
Cross References
Numbers 11:17Kaj Mi malleviĝos kaj parolos tie kun vi, kaj Mi deprenos iom de la spirito, kiu estas sur vi, kaj Mi metos sur ilin, por ke ili portu kun vi la ŝarĝon de la popolo kaj por ke vi ne portu sola.
Judges 3:10Kaj estis sur li la spirito de la Eternulo, kaj li estis juĝisto de Izrael. Kaj li eliris milite, kaj la Eternulo transdonis en lian manon Kuŝan-Riŝataimon, reĝon de Mezopotamio, kaj lia mano fariĝis forta super Kuŝan-Riŝataim.
Judges 13:25Kaj la spirito de la Eternulo komencis ekscitadi lin en la Tendaro de Dan, inter Corea kaj Eŝtaol.
1 Samuel 1:19Kaj ili leviĝis frue matene kaj adorkliniĝis antaŭ la Eternulo, kaj reiris kaj venis al sia domo en Rama. Kaj Elkana ekkonis sian edzinon Ĥana, kaj la Eternulo rememoris ŝin.
1 Samuel 10:6Kaj penetros vin la spirito de la Eternulo, kaj vi ekprofetos kune kun ili, kaj vi fariĝos alia homo.
1 Samuel 10:10Kiam ili venis tien al la monteto, jen grupo da profetoj iras al li renkonte; kaj penetris lin la spirito de la Eternulo, kaj li ekprofetis meze de ili.