2-a libro de Samuel 17:12
Estis David, filo de tiu Efratano el Bet-Leĥem de Jehuda, kies nomo estis Jiŝaj kaj kiu havis ok filojn; kaj tiu viro en la tempo de Saul estis jam maljuna, profundaĝa inter la viroj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
11Kiam Saul kaj ĉiuj Izraelidoj aŭdis la vortojn de tiu Filiŝto, ili eksentis teruron kaj tre ektimis.
Read all of 2-a libro de Samuel 17
Cross References
Genesis 35:19Kaj Raĥel mortis, kaj oni enterigis ŝin sur la vojo al Efrata, kiu estas Bet-Leĥem.
Ruth 4:17Kaj la najbarinoj donis al li nomon, dirante: Filo naskiĝis al Naomi; kaj ili nomis lin Obed. Li estas la patro de Jiŝaj, patro de David.
1 Samuel 1:1Estis unu viro el Ramataim-Cofim, de la monto de Efraim; lia nomo estis Elkana, filo de Jeroĥam, filo de Elihu, filo de Toĥu, filo de Cuf, Efratano.
1 Samuel 16:10Tiel Jiŝaj pasigis siajn sep filojn antaŭ Samuel; sed Samuel diris al Jiŝaj: La Eternulo ne elektis ĉi tiujn.
1 Samuel 16:18Tiam unu el la junuloj respondis kaj diris: Ĉe Jiŝaj la Bet-Leĥemano mi vidis filon, kiu povoscias ludi, kaj li estas fortulo kaj militkapablulo kaj prudenta en siaj paroloj kaj belaspekta, kaj la Eternulo estas kun li.
2 Samuel 23:1Jen estas la lastaj vortoj de David: Parolas David, filo de Jiŝaj, Kaj parolas la viro, kiu estas alte levita, La sanktoleito de la Dio de Jakob, Kantverkisto en Izrael: