2-a libro de Samuel 17:28
Kiam lia plej maljuna frato Eliab aŭdis, kiel li parolas kun la homoj, ekflamis la kolero de Eliab kontraŭ David, kaj li diris: Por kio vi venis? kaj sub kies zorgado vi lasis tiun malgrandan ŝafaron en la dezerto? mi konas vian arogantecon kaj vian malbonan koron; vi venis nur por vidi la batalon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
27Kaj la popolo diris al li kiel antaŭe: Tio estos farita al la homo, kiu venkobatos lin.
29Tiam David diris: Kion do mi nun faris? ĉu mi venis sen bezono?
Read all of 2-a libro de Samuel 17
Cross References
Genesis 37:4Ĉar la fratoj vidis, ke lin ilia patro amas pli ol ĉiujn liajn fratojn, tial ili malamis lin kaj ne povis paroli kun li pace.
Genesis 37:11Kaj liaj fratoj lin enviis, sed lia patro konservis en la memoro la aferon.
1 Samuel 16:13Kaj Samuel prenis la kornon kun la oleo, kaj sanktoleis lin inter liaj fratoj. Kaj la spirito de la Eternulo ekfavoris Davidon de post tiu tago kaj pluen. Kaj Samuel leviĝis kaj iris en Raman.
Psalms 35:11Stariĝas kontraŭ mi krimaj atestantoj; Kion mi ne scias, pri tio ili min demandas.
Proverbs 27:4Kolero estas kruelaĵo, kaj furiozo estas superakvego; Sed kiu sin tenos kontraŭ envio?
Matthew 10:36kaj la domanoj de homo estos liaj malamikoj.