2-a libro de Samuel 2:10
La Eternulo pereigas tiujn, kiuj ribelas kontraŭ Li; El la ĉielo Li tondras kontraŭ ili. La Eternulo juĝos la finojn de la tero, Kaj donos forton al Sia reĝo, Kaj altigos la kornon de Sia sanktoleito.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a libro de Samuel 2
Cross References
Exodus 15:6Via dekstra mano, ho Eternulo, estas glora per forto, Via dekstra mano, ho Eternulo, disbatas malamikon.
1 Samuel 7:10Kaj dum Samuel estis oferanta la bruloferon, la Filiŝtoj venis, por batali kontraŭ la Izraelidoj. Sed la Eternulo ektondris en tiu tago per granda tondro super la Filiŝtoj kaj teruris ilin, kaj ili estis frapitaj antaŭ Izrael.
1 Samuel 12:13Nun jen estas la reĝo, kiun vi elektis, pri kiu vi petis; jen la Eternulo starigis reĝon super vi.
1 Samuel 12:18Kaj Samuel ekvokis al la Eternulo, kaj la Eternulo donis tondrojn kaj pluvon en tiu tago; kaj forte ektimis la tuta popolo la Eternulon kaj Samuelon.
1 Samuel 16:1Kaj la Eternulo diris al Samuel: Kiel longe vi funebros pri Saul, kiun Mi trovis nedigna reĝi super Izrael? plenigu vian kornon per oleo, kaj iru; Mi sendos vin al Jiŝaj la Bet-Leĥemano, ĉar inter liaj filoj Mi elvidis al Mi reĝon.
2 Samuel 7:13Li konstruos domon al Mia nomo; kaj Mi fortikigos la tronon de lia regno por eterne.