2-a libro de Samuel 20:3
Tiam David plue ĵuris kaj diris: Via patro scias bone, ke vi favoras min, tial li diris al si: Jonatan ne devas scii ĉi tion, por ke li ne afliktiĝu; vere, kiel vivas la Eternulo kaj kiel vivas via animo, inter mi kaj la morto estas nur unu paŝo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
4Kaj Jonatan diris al David: Kion ajn via animo diros, tion mi faros por vi.
Read all of 2-a libro de Samuel 20
Cross References
Deuteronomy 6:13La Eternulon, vian Dion, timu, kaj al Li servu, kaj per Lia nomo ĵuru.
1 Samuel 1:26Kaj ŝi diris: Ho mia sinjoro! tiel certe, kiel vivas via animo, mia sinjoro, mi estas tiu virino, kiu staris ĉi tie apud vi kaj preĝis al la Eternulo.
1 Samuel 25:26Kaj nun, mia sinjoro, kiel vivas la Eternulo kaj kiel vivas via animo, la Eternulo retenas vin, ke vi ne falu en sangon kaj ke vi ne helpu vin per via propra mano; nun estu kiel Nabal viaj malamikoj, kaj tiuj, kiuj deziras malbonon al mia sinjoro.
2 Samuel 15:21Sed Itaj respondis al la reĝo kaj diris: Mi ĵuras per la Eternulo kaj per mia sinjoro la reĝo: nur en tiu loko, en kiu estos mia sinjoro la reĝo, ĉu por vivo, ĉu por morto, nur tie estos via sklavo.
2 Kings 2:4Kaj Elija diris al li: Eliŝa, restu do ĉi tie, ĉar la Eternulo sendas min al Jeriĥo. Sed li diris: Mi ĵuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi ne forlasos vin. Kaj ili venis en Jeriĥon.
Psalms 116:3Ĉirkaŭis min la ondoj de la morto, Kaj turmentoj de Ŝeol min trafis; Suferon kaj ĉagrenon mi trovis.