2-a libro de Samuel 22:2
Kaj kolektiĝis al li ĉiuj viroj premataj, ŝulduloj, afliktitoj, kaj li fariĝis ilia estro; ili estis kun li ĉirkaŭ kvarcent viroj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a libro de Samuel 22
Cross References
Judges 18:25Kaj la Danidoj diris al li: Ne aŭdigu vian voĉon antaŭ ni, ĉar alie atakos vin koleraj homoj kaj vi pereigos vian animon kaj la animon de via domo.
1 Samuel 9:16Morgaŭ en ĉi tiu tempo Mi sendos al vi homon el la lando de Benjamen, kaj vi sanktoleos lin kiel ĉefon super Mia popolo Izrael, kaj li savos Mian popolon el la manoj de la Filiŝtoj; ĉar Mi vidis Mian popolon, kaj ĝiaj krioj atingis Min.
1 Samuel 25:13Tiam David diris al siaj homoj: Zonu ĉiu sian glavon! Kaj ili zonis ĉiu sian glavon, kaj ankaŭ David zonis sian glavon; kaj iris kun David ĉirkaŭ kvarcent viroj, kaj ducent restis ĉe la armilaro.
1 Samuel 30:6Kaj al David estis tre malfacile, ĉar la popolo intencis ŝtonmortigi lin, ĉar tre koleris la tuta popolo, ĉiu pro siaj filoj kaj siaj filinoj. Sed David havis fortan fidon al la Eternulo, sia Dio.
1 Samuel 30:24Kaj kiu aŭskultos vin en tiu afero? ĉar la parto de tiu, kiu iris en la batalon, devas esti tia sama, kiel de tiu, kiu restis ĉe la ĉararo; egale devas esti dividite.
2 Samuel 17:8Kaj Ĥuŝaj diris plue: Vi konas vian patron kaj liajn virojn, ke ili estas fortuloj; krom tio ili estas koleraj, kiel urso, de kiu oni forrabis la infanojn sur la kampo; kaj via patro estas sperta militisto, kaj li ne dormos nokte kun la popolo.