2-a libro de Samuel 22:23
Restu ĉe mi, ne timu; ĉar kiu serĉos mian animon, tiu serĉos ankaŭ vian animon; sed vi estos gardata ĉe mi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a libro de Samuel 22
Cross References
1 Samuel 23:17kaj diris al li: Ne timu, ĉar ne atingos vin la mano de mia patro Saul; kaj vi reĝos super Izrael, kaj mi estos la dua post vi, kaj eĉ mia patro Saul tion bone scias.
1 Kings 2:26Kaj al la pastro Ebjatar la reĝo diris: Iru en Anatoton, sur vian kampon; vi meritas la morton, sed mi nun ne mortigos vin, ĉar vi portis la keston de la Sinjoro, la Eternulo, antaŭ mia patro David, kaj ĉar vi suferis ĉion, kion suferis mia patro.
John 10:28kaj mi donas al ili eternan vivon; kaj ili neniam pereos, kaj neniu ilin forkaptos el mia mano.
John 16:2Ili forpelos vin el la sinagogoj; eĉ venas la horo, kiam iu, kiu mortigos vin, opinios, ke li faras servon al Dio.
John 18:9por ke plenumiĝu la vorto, kiun li diris: El tiuj, kiujn Vi donis al mi, mi perdis neniun.