2-a libro de Samuel 25:18
Tiam Abigail rapide prenis ducent panojn kaj du felsakojn da vino kaj kvin pretigitajn ŝafojn kaj kvin mezurojn da rostitaj grajnoj kaj cent kukojn sekvinberajn kaj ducent kukojn figajn, kaj metis ĉion sur azenojn.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a libro de Samuel 25
Cross References
Genesis 32:13Kaj li pasigis tie la nokton. Kaj li prenis el tio, kion li havis sub la mano, donacon por sia frato Esav:
Numbers 16:46Kaj Moseo diris al Aaron: Prenu vian incensujon kaj metu sur ĝin fajron de la altaro kaj ŝutu sur ĝin incenson kaj iru rapide al la komunumo kaj pekliberigu ĝin; ĉar eliris kolero de antaŭ la Eternulo, komenciĝis la frapado.
2 Samuel 16:1Kiam David iom malsupreniris de la supro, jen venis al li renkonte Ciba, la servanto de Mefiboŝet, kun paro da selitaj azenoj, sur kiuj estis ducent panoj kaj cent sekvinberaj kukoj kaj cent sekigitaj fruktoj kaj felsako kun vino.
1 Chronicles 12:40ankaŭ tiuj, kiuj estis proksime de ili, ĝis Isaĥar, Zebulun, kaj Naftali, alportadis al ili sur azenoj, kameloj, muloj, kaj bovoj manĝaĵon el faruno, premitajn figojn, sekvinberojn, vinon, oleon, bovojn, kaj ŝafojn en granda kvanto; ĉar estis ĝojo en Izrael.
Proverbs 18:16Donaco de homo donas al li vastecon Kaj kondukas lin al la grandsinjoroj.
Proverbs 31:12Ŝi redonas al li bonon, sed ne malbonon, En la daŭro de ŝia tuta vivo.