2-a libro de Samuel 26:23
kaj la Eternulo repagu al ĉiu laŭ lia justeco kaj fideleco. La Eternulo transdonis vin hodiaŭ en miajn manojn, sed mi ne volis etendi mian manon kontraŭ sanktoleiton de la Eternulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a libro de Samuel 26
Cross References
1 Samuel 24:6Kaj li diris al siaj homoj: La Eternulo gardu min, ke mi ne faru tian faron al mia sinjoro, al la sanktoleito de la Eternulo, etendante mian manon kontraŭ lin; li estas ja sanktoleito de la Eternulo.
1 Samuel 24:11Mia patro, rigardu kaj vidu la anguleton de via vesto en mia mano; el tio, ke mi detranĉis la anguleton de via vesto, sed ne mortigis vin, sciu kaj vidu, ke mi ne havas malbonon nek krimon en mia mano kaj mi ne pekis kontraŭ vi; sed vi postkuras mian animon, por preni ĝin.
1 Samuel 26:11La Eternulo gardu min, ke mi ne etendu mian manon kontraŭ sanktoleiton de la Eternulo! nun prenu la lancon, kiu estas apud lia kaploko, kaj la vazon kun la akvo, kaj ni foriru.
2 Samuel 22:25Kaj la Eternulo rekompencis min laŭ mia justeco, Laŭ mia pureco antaŭ Liaj okuloj.
Nehemiah 13:14Memoru tion pri mi, ho mia Dio, kaj ne forviŝu miajn bonajn agojn, kiujn mi faris koncerne la domon de mia Dio kaj la servadon al Li.
Psalms 7:8La Eternulo juĝas popolojn. Juĝu min, ho Eternulo, laŭ mia justeco kaj laŭ mia pieco.