2-a libro de Samuel 31:2
Kaj la Filiŝtoj kuratingis Saulon kaj liajn filojn, kaj la Filiŝtoj mortigis Jonatanon kaj Abinadabon kaj Malki-Ŝuan, filojn de Saul.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a libro de Samuel 31
Cross References
Exodus 20:5ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj ĉe Miaj malamantoj,
1 Samuel 13:16Saul kaj lia filo Jonatan, kaj la popolo, kiu estis kun ili, restis en Gibea de Benjamen, kaj la Filiŝtoj staris tendare en Miĥmaŝ.
1 Samuel 14:22Kaj ĉiuj Izraelidoj, kiuj sin kaŝis sur la monto de Efraim, aŭdis, ke la Filiŝtoj forkuras, kaj ili ankaŭ aliĝis kontraŭ ili batale.
1 Samuel 18:1Kiam li finis la paroladon kun Saul, la animo de Jonatan alligiĝis al la animo de David, kaj Jonatan ekamis lin kiel sian animon.
2 Samuel 1:6Kaj la junulo raportanta al li diris: Okaze mi venis sur la monton Gilboa, kaj jen mi vidis, ke Saul apogas sin sur sia glavo kaj la ĉaroj kaj rajdantoj atingas lin.
1 Chronicles 8:33Ner naskigis Kiŝon, Kiŝ naskigis Saulon, Saul naskigis Jonatanon, Malki-Ŝuan, Abinadabon, kaj Eŝbaalon.