2-a libro de Samuel 4:3
Kaj la popolo venis en la tendaron, kaj la plejaĝuloj de Izrael diris: Pro kio la Eternulo frapis nin hodiaŭ antaŭ la Filiŝtoj? ni prenu al ni el Ŝilo la keston de interligo de la Eternulo, por ke ĝi venu inter nin kaj savu nin kontraŭ la manoj de niaj malamikoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a libro de Samuel 4
Cross References
Numbers 10:35Kaj ĉiufoje, kiam la kesto elmoviĝis, Moseo diradis: Leviĝu, ho Eternulo, kaj disĵetiĝu Viaj malamikoj, kaj forkuru Viaj malamantoj for de Via vizaĝo.
Deuteronomy 29:24ĉiuj popoloj diros: Pro kio la Eternulo tiel agis kun ĉi tiu lando? pro kio estis tiu granda flamo de kolero?
Joshua 4:7tiam vi diros al ili: Pro tio, ke disflankiĝis la akvo de Jordan antaŭ la kesto de interligo de la Eternulo; kiam ĝi iris trans Jordanon, disflankiĝis la akvo de Jordan. Kaj ĉi tiuj ŝtonoj estos memorigaĵo por la Izraelidoj eterne.
Joshua 7:7Kaj Josuo diris: Ho, mia Sinjoro, Eternulo, kial Vi transirigis ĉi tiun popolon trans Jordanon, por transdoni nin en la manon de la Amoridoj, por pereigi nin? ho, kial ni ne restis sur tiu flanko de Jordan?
2 Samuel 15:25Kaj la reĝo diris al Cadok: Revenigu la keston de Dio en la urbon. Se mi akiros favoron de la Eternulo, tiam Li revenigos min kaj vidigos al mi ĝin kaj Sian loĝejon;
Psalms 74:1Kial, ho Dio, Vi forpuŝis nin por ĉiam? Kial fumas Via kolero kontraŭ la ŝafoj de Via paŝtejo?