2-a libro de Samuel 5:8
Ili sendis kaj kunvenigis al si ĉiujn estrojn de la Filiŝtoj, kaj diris: Kion ni faru kun la kesto de la Dio de Izrael? Kaj tiuj diris: Oni transportu la keston de la Dio de Izrael en Gaton. Kaj oni transportis la keston de la Dio de Izrael.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a libro de Samuel 5
Cross References
Joshua 13:3komencante de Ŝiĥor, kiu estas antaŭ Egiptujo, ĝis la limoj de Ekron norde, kiu estas alkalkulata al la lando de la Kanaanidoj; kvin regantoj Filiŝtaj: de Gaza, kaj de Aŝdod, de Aŝkelon, de Gat, kaj de Ekron;
1 Samuel 5:11Ili sendis kaj kunvenigis ĉiujn estrojn de la Filiŝtoj, kaj diris: Forsendu la keston de la Dio de Izrael, ke ĝi revenu sur sian lokon kaj ne mortigu nin kaj nian popolon; ĉar en la tuta urbo estis morta teruro, tiel forte pezis la mano de Dio.
1 Samuel 17:4Kaj eliris grandegulo el la tendaroj de la Filiŝtoj; lia nomo estis Goljat, el Gat; lia alteco estis ses ulnoj kaj unu manlarĝo.
1 Chronicles 7:21kaj lia filo Zabad, kaj lia filo Ŝutelaĥ, kaj Ezer, kaj Elead. Kaj mortigis ilin la loĝantoj de Gat, la indiĝenoj de la lando, kiam ili iris, por forpreni iliajn brutojn.
Zechariah 12:3En tiu tempo Mi faros Jerusalemon peza ŝtono por ĉiuj popoloj: ĉiuj, kiuj ĝin levos, faros al si vundojn; kaj kolektiĝos kontraŭ ĝi ĉiuj nacioj de la tero.