2-a libro de Samuel 6:3
Kaj tiuj diris: Se vi volas resendi la keston de la Dio de Izrael, ne resendu ĝin sen donacoj, sed repagu al Li prokulpan oferon; tiam vi resaniĝos, kaj ekscios, kial ne foriĝas de vi Lia mano.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a libro de Samuel 6
Cross References
Exodus 23:15La feston de la macoj observu; dum sep tagoj manĝu macojn, kiel Mi ordonis al vi, en la difinita tempo en la monato Abib (ĉar en tiu tempo vi eliris el Egiptujo); kaj oni ne aperu antaŭ Mi kun malplenaj manoj;
Leviticus 5:6kaj pro sia peko, kiun li pekis, li alportu al la Eternulo kiel propekan oferon inon el la malgrandaj brutoj, ŝafinon aŭ kaprinon; kaj la pastro liberigos lin de lia peko.
Leviticus 5:16Kaj pro la sanktaĵo, kontraŭ kiu li pekis, li pagu, kaj li aldonu kvinonon de ĝia valoro kaj donu tion al la pastro; kaj la pastro pekliberigos lin per la prokulpa virŝafo, kaj estos pardonite al li.
Leviticus 7:1Kaj jen estas la leĝo pri la kulpofero: plejsanktaĵo ĝi estas.
1 Samuel 5:7Kiam la Aŝdodanoj vidis, ke estas tiel, tiam ili diris: Ne restu ĉe ni la kesto de la Dio de Izrael, ĉar peza estas Lia mano sur ni kaj sur nia dio Dagon.
1 Samuel 5:11Ili sendis kaj kunvenigis ĉiujn estrojn de la Filiŝtoj, kaj diris: Forsendu la keston de la Dio de Izrael, ke ĝi revenu sur sian lokon kaj ne mortigu nin kaj nian popolon; ĉar en la tuta urbo estis morta teruro, tiel forte pezis la mano de Dio.