2-a libro de Samuel 6:5
Faru bildojn de viaj tuberoj kaj bildojn de viaj musoj, kiuj ruinigis la landon, kaj faru honoron al la Dio de Izrael; tiam Li eble malplipezigos Sian manon sur vi kaj sur viaj dioj kaj sur via lando.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a libro de Samuel 6
Cross References
Exodus 8:5Kaj la Eternulo diris al Moseo: Diru al Aaron: Etendu vian manon kun via bastono super la riverojn, super la torentojn, kaj super la lagojn, kaj elirigu la ranojn sur la landon Egiptan.
Exodus 8:24Kaj la Eternulo faris tiel, kaj aperis multego da fiinsektoj en la domo de Faraono kaj en la domoj de liaj servantoj kaj en la tuta lando Egipta; difektiĝis la tero kaŭze de la fiinsektoj.
Exodus 12:12Kaj Mi trairos la landon Egiptan en tiu nokto, kaj Mi batos ĉiun unuenaskiton en la lando Egipta, de la homoj ĝis la brutoj; kaj super ĉiuj dioj de Egiptujo Mi faros juĝon, Mi, la Eternulo.
Joshua 7:19Tiam Josuo diris al Aĥan: Mia filo! donu gloron al la Eternulo, Dio de Izrael, kaj faru al Li konfeson, kaj diru al mi, kion vi faris; ne kaŝu antaŭ mi.
1 Samuel 5:6Kaj la mano de la Eternulo peze falis sur la Aŝdodanojn, kaj Li komencis ekstermi ilin kaj frapis ilin per tuberoj, en Aŝdod kaj en ĝiaj ĉirkaŭaĵoj.
1 Samuel 5:11Ili sendis kaj kunvenigis ĉiujn estrojn de la Filiŝtoj, kaj diris: Forsendu la keston de la Dio de Izrael, ke ĝi revenu sur sian lokon kaj ne mortigu nin kaj nian popolon; ĉar en la tuta urbo estis morta teruro, tiel forte pezis la mano de Dio.