2-a libro de Samuel 7:9
Tiam Samuel prenis unu suĉantan ŝafidon kaj oferis ĝin tutan brulofere al la Eternulo, kaj Samuel vokis al la Eternulo por Izrael, kaj la Eternulo aŭskultis lin.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a libro de Samuel 7
Cross References
Judges 6:26kaj konstruu altaron al la Eternulo, via Dio, sur la supro de ĉi tiu roko, laŭ la reguloj, kaj prenu la duan bovon, kaj alportu bruloferon sur la ligno de la sankta stango, kiun vi dehakos.
1 Samuel 6:14La ĉaro venis sur la kampon de Josuo, Bet-Ŝemeŝano, kaj haltis tie; tie estis granda ŝtono. Kaj oni dishakis la lignon de la ĉaro, kaj la bovinojn oni oferis brulofere al la Eternulo.
1 Samuel 9:12Kaj tiuj respondis al ili kaj diris: Ĉi tie; jen li estas antaŭ vi; nun rapidu, ĉar hodiaŭ li venis en la urbon, ĉar hodiaŭ la popolo alportas buĉoferon sur la altaĵo.
1 Samuel 16:2Kaj Samuel diris: Kiel mi iros? Saul aŭdos, kaj mortigos min. Sed la Eternulo diris: Prenu kun vi bovidinon, kaj diru: Mi venis, por fari buĉoferon al la Eternulo.
Psalms 50:15Voku Min en la tago de mizero; Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros.
Jeremiah 15:1Kaj la Eternulo diris al mi: Eĉ se stariĝus antaŭ Mi Moseo kaj Samuel, eĉ tiam Mia animo ne estos kun tiu popolo; forpelu ilin de antaŭ Mia vizaĝo, ili foriru.