1-a Epistolo al la Tesalonikanoj 1:6
Kaj vi fariĝis imitantoj de ni kaj de la Sinjoro, ricevinte la vorton en multe da aflikto, kun ĝojo de la Sankta Spirito;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
7tiel, ke vi fariĝis modelo por ĉiuj kredantoj en Makedonujo kaj en la Aĥaja lando.
Read all of 1-a Epistolo al la Tesalonikanoj 1
Cross References
Matthew 16:24Tiam Jesuo diris al siaj disĉiploj: Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min;
John 8:12Jesuo denove parolis al ili, dirante: Mi estas la lumo de la mondo; kiu min sekvas, tiu ne iros en mallumo, sed havos la lumon de la vivo.
John 14:16Kaj mi petos la Patron, kaj Li donos al vi alian Parakleton, por ke li restadu kun vi por ĉiam;
Acts 9:31Kaj la eklezio tra la tuta Judujo kaj Galileo kaj Samario havis pacon kaj ricevis edifon; kaj iradante en la timo de la Sinjoro kaj en la konsolo de la Sankta Spirito, ĝi kreskis.
Acts 17:5Sed la Judoj, enviante, varbis kelkajn malnoblulojn el la popolaĉo, kaj, kolektinte homamason, entumultigis la urbon; kaj atakinte la domon de Jason, ili klopodis elkonduki ilin al la popolo.
Romans 8:16La Spirito mem kunatestas kun nia spirito, ke ni estas idoj de Dio;