1-a epistolo al Timoteo 6:2
Kaj tiuj, kiuj havas kredantajn estrojn, ne malestimu ilin tial, ke ili estas fratoj, sed servu al ili tiom pli, ĉar tiuj, kiuj partoprenas en la Didonaco, estas fidelaj kaj amataj. Tion instruu kaj konsilu.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 1-a epistolo al Timoteo 6
Cross References
Numbers 16:3kaj ili kolektiĝis kontraŭ Moseo kaj kontraŭ Aaron, kaj diris al ili: Sufiĉe por vi! la tuta komunumo, ĉiuj estas ja sanktaj, kaj inter ili estas la Eternulo; kial do vi estrigas vin super la komunumo de la Eternulo?
Matthew 6:24Neniu povas esti sklavo por du sinjoroj; ĉar aŭ li malamos unu kaj amos la alian, aŭ li aliĝos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono!
Matthew 25:40Kaj la Reĝo respondos kaj diros al ili: Vere mi diras al vi: Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi.
Romans 11:17Sed se kelkaj el la branĉoj derompiĝis, kaj vi, estante sovaĝa olivarbo, engreftiĝis inter ili kaj fariĝis partoprenanto en la radiko kaj graso de la olivarbo,
Galatians 5:6Ĉar en Kristo Jesuo nek cirkumcido nek necirkumcido valoras ion, sed nur fido, energianta per amo.
Ephesians 1:15Pro tio mi ankaŭ, aŭdinte pri via fido al la Sinjoro Jesuo, kaj via amo al ĉiuj sanktuloj,