Libroj de la Kroniko 12:13
La reĝo Reĥabeam fortikiĝis en Jerusalem, kaj li reĝis. La aĝon de kvardek unu jaroj havis Reĥabeam, kiam li fariĝis reĝo; kaj dek sep jarojn li reĝis en Jerusalem, la urbo, kiun elektis la Eternulo inter ĉiuj triboj de Izrael, por estigi tie Sian nomon. La nomo de lia patrino estis Naama, la Amonidino.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
14Li agis malbone, ĉar li ne alkutimigis sian koron al serĉado de la Eternulo.
Read all of Libroj de la Kroniko 12
Cross References
Deuteronomy 12:5sed al la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, inter ĉiuj viaj triboj, por meti tien Sian nomon, al Lia loĝejo direktu vin kaj venu tien,
Deuteronomy 23:3Amonido kaj Moabido ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo; eĉ ilia deka generacio ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo eterne;
1 Kings 11:36kaj al lia filo Mi donos unu tribon, por ke restu lumilo por ĉiam al Mia servanto David antaŭ Mi en Jerusalem, en la urbo, kiun Mi elektis al Mi, por meti tien Mian nomon.
2 Chronicles 6:5De post la tago, kiam Mi elkondukis Mian popolon el la lando Egipta, Mi elektis neniun urbon inter ĉiuj triboj de Izrael, por konstrui domon, en kiu estus Mia nomo; kaj Mi ne elektis homon, ke li estu reganto super Mia popolo Izrael.
2 Chronicles 13:7Kaj kolektiĝis ĉirkaŭ li homoj vantaj, homoj malvirtaj, kaj superfortis Reĥabeamon, filon de Salomono; Reĥabeam estis juna kaj molkora kaj ne povis rezisti al ili.
Nehemiah 13:26Per tio pekis ja Salomono, reĝo de Izrael; inter la multaj nacioj ne estis reĝo simila al li, kaj li estis amata de sia Dio, kaj Dio faris lin reĝo super la tuta Izrael; tamen eĉ lin pekigis la aligentaj edzinoj.