2 Chronicles 13:19
Kaj Abija persekutis Jerobeamon, kaj prenis de li urbojn: Bet-Elon kun ĝiaj filinurboj, Jeŝanan kun ĝiaj filinurboj, kaj Efrainon kun ĝiaj filinurboj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
20Kaj Jerobeam ne plu refortiĝis en la tempo de Abija. Kaj la Eternulo frapis lin, kaj li mortis.
Cross References
Genesis 28:19Kaj li donis al tiu loko la nomon Bet-El; sed antaŭe la nomo de la urbo estis Luz.
Joshua 10:39Kaj li prenis ĝin kaj ĝian reĝon kaj ĉiujn ĝiajn urbojn, kaj batis ilin per glavo, kaj ekstermis ĉion vivantan, kio estis en ĝi; li lasis neniun restanton; kiel li faris al Ĥebron, tiel li faris al Debir kaj al ĝia reĝo, kaj kiel li faris al Libna kaj al ĝia reĝo.
Joshua 15:9Kaj de la supro de la monto la limo turniĝas al la fonto de la akvo Neftoaĥ kaj iras al la urboj de la monto Efron; kaj la limo turniĝas al Baala, kiu estas Kirjat-Jearim.
2 Chronicles 15:8Kiam Asa aŭdis tiujn vortojn kaj la profetaĵon de la profeto Oded, li kuraĝiĝis, kaj elĵetis la abomenindaĵojn el la tuta lando de Jehuda kaj de Benjamen, kaj el la urboj, kiujn li venkoprenis sur la monto de Efraim; kaj li renovigis la altaron de la Eternulo, starantan antaŭ la portiko de la Eternulo.
John 11:54Tial Jesuo ne plu iris publike inter la Judoj, sed foriris de tie en la kamparon apud la dezerto, en urbon nomatan Efraim; kaj tie li restadis kun la disĉiploj.