Libroj de la Kroniko 15:9
Kaj li kunvenigis ĉiujn Jehudaidojn kaj Benjamenidojn, kaj la kun ili loĝantajn enmigrintojn el la tribo de Efraim, de Manase, kaj de Simeon; ĉar ili en granda nombro transiris al li de Izrael, kiam ili vidis, ke la Eternulo, lia Dio, estas kun li.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
10Kaj ili kunvenis en Jerusalemon en la tria monato de la dek-kvina jaro de la reĝado de Asa.
Read all of Libroj de la Kroniko 15
Cross References
Genesis 39:3Kaj lia sinjoro vidis, ke la Eternulo estas kun li, kaj ke ĉion, kion li faras, la Eternulo sukcesigas en lia mano.
1 Kings 3:28Kaj ĉiuj Izraelidoj aŭdis pri la juĝo, kiun juĝis la reĝo; kaj ili ektimis la reĝon, ĉar ili vidis, ke en li estas saĝo de Dio, por fari juĝon.
1 Chronicles 12:19Ankaŭ el la Manaseidoj oni aliĝis al David, kiam li iris kun la Filiŝtoj milite kontraŭ Saulon, sed ne helpis al ili; ĉar post konsiliĝo la estroj de la Filiŝtoj forsendis lin, dirante: Kun niaj kapoj li aliĝos al sia sinjoro Saul.
2 Chronicles 19:4Kaj Jehoŝafat loĝis en Jerusalem. Kaj denove li iris al la popolo, de Beer-Ŝeba ĝis la monto de Efraim, kaj revenigis ilin al la Eternulo, Dio de iliaj patroj.
2 Chronicles 30:25Kaj ĝojis la tuta komunumo de la Judoj kaj la pastroj kaj la Levidoj, kaj la tuta popolamaso, kiu venis de Izrael, kaj la aligentuloj, kiuj venis el la lando de Izrael kaj kiuj loĝis en Judujo.
Zechariah 8:23Tiele diras la Eternulo Cebaot: En tiu tempo forte kaptos dek homoj el ĉialingvaj nacioj la baskon de Judo, kaj diros: Ni iros kun vi, ĉar ni aŭdis, ke Dio estas kun vi.