Libroj de la Kroniko 19:11
Kaj jen la ĉefpastro Amarja estas super vi en ĉiu afero koncernanta la Eternulon, kaj Zebadja, filo de Iŝmael, la princo el la domo de Jehuda, en ĉiu afero koncernanta la reĝon, kaj la Levidojn vi havas antaŭ vi kiel oficistojn. Tenu vin forte kaj agadu, kaj la Eternulo estos kun la bonulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libroj de la Kroniko 19
Cross References
Joshua 1:6Estu forta kaj kuraĝa; ĉar vi ekposedigos al ĉi tiu popolo la landon, pri kiu Mi ĵuris al iliaj patroj, ke Mi donos ĝin al ili.
1 Chronicles 6:11Azarja naskigis Amarjan, Amarja naskigis Aĥitubon,
1 Chronicles 22:16La oro, arĝento, kupro, kaj fero estas en nekalkulebla kvanto; leviĝu kaj faru, kaj la Eternulo estu kun vi.
1 Chronicles 26:30El la Ĥebronidoj, Ĥaŝabja kaj liaj fratoj, bravaj homoj, mil sepcent, havis oficojn en Izrael transe de Jordan, okcidente, por ĉiuj aferoj koncernantaj la Eternulon kaj por la aferoj de la reĝo.
1 Chronicles 28:20Kaj David diris al sia filo Salomono: Estu forta kaj kuraĝa, kaj agu; ne timu, kaj ne tremu; ĉar Dio la Eternulo, mia Dio, estas kun vi; Li ne deturnos Sin de vi kaj ne forlasos vin, ĝis vi finos la tutan aferon por la servado en la domo de la Eternulo.
2 Chronicles 15:7Sed vi estu kuraĝaj, kaj ne faligu viajn manojn; ĉar ekzistas rekompenco pro viaj faroj.