2 Chronicles 20:15
kaj li diris: Aŭskultu, ĉiuj Judoj kaj loĝantoj de Jerusalem kaj reĝo Jehoŝafat! Tiele diras al vi la Eternulo: Ne timu kaj ne sentu teruron antaŭ ĉi tiu granda homamaso, ĉar la milito estas ne kontraŭ vi, sed kontraŭ Dio.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 14:13Tiam Moseo diris al la popolo: Ne timu; staru, kaj vidu la savon de la Eternulo, kiun Li faros al vi hodiaŭ; ĉar la Egiptojn, kiujn vi vidas hodiaŭ, vi eterne neniam plu vidos.
Deuteronomy 1:29Kaj mi diris al vi: Ne tremu kaj ne timu ilin;
Deuteronomy 20:4ĉar la Eternulo, via Dio, iras kun vi, por batali pro vi kontraŭ viaj malamikoj kaj por helpi vin.
Deuteronomy 31:8Kaj la Eternulo, kiu mem iros antaŭ vi, Li estos kun vi, Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin; ne timu, kaj ne perdu la kuraĝon.
Judges 7:21Kaj ili staris ĉiu sur sia loko ĉirkaŭ la tendaro; kaj la tuta tendaranaro ekkuris; kaj ĉiuj ekkriis kaj forkuris.
1 Kings 20:13Kaj jen unu profeto aliris al Aĥab, reĝo de Izrael, kaj diris: Tiele diras la Eternulo: Ĉu vi vidas tiun tutan grandan amason? jen Mi hodiaŭ transdonos ĝin al vi, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo.