2 Chronicles 20:20
Ili leviĝis frue matene kaj eliris al la dezerto de Tekoa; kaj kiam ili eliris, stariĝis Jehoŝafat, kaj diris: Aŭskultu min, ho Judoj kaj loĝantoj de Jerusalem! kredu je la Eternulo, via Dio, kaj havu fidon; kredu je Liaj profetoj, kaj vi havos sukceson.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
2 Samuel 14:2Kaj Joab sendis en Tekoan kaj venigis de tie saĝan virinon, kaj diris al ŝi: Ŝajnigu vin funebranta kaj metu sur vin funebrajn vestojn, kaj ne ŝmiru vin per oleo, kaj estu kiel virino, kiu jam de longe funebras pro mortinto;
2 Chronicles 11:6Li prikonstruis Bet-Leĥemon, Etamon, Tekoan,
Isaiah 7:9Kaj la kapo de Efraim estas Samario, kaj la kapo de Samario estas la filo de Remalja. Se vi ne kredas, vi ne estas fidelaj.
Isaiah 28:16Pro tio tiele diris la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi por fundamento kuŝigas ŝtonon en Cion, ŝtonon elprovitan, bazangulan, valoregan, fortikigitan fundamenton; la fidanto ne maltrankviliĝu.
Luke 16:31Kaj li diris al li: Se ili ne aŭskultas Moseon kaj la profetojn, ili ne kredos, eĉ se iu leviĝus el la mortintoj.
John 11:40Jesuo diris al ŝi: Ĉu mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio?