Libroj de la Kroniko 20:22
Kaj en la tempo, kiam ili komencis ĝojkrii kaj glorkanti, la Eternulo starigis embuskon kontraŭ la Amonidoj, Moabidoj, kaj Seiranoj, kiuj venis kontraŭ Judujon, kaj ili estis batitaj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libroj de la Kroniko 20
Cross References
Joshua 6:16Kaj ĉe la sepa fojo, kiam la pastroj trumpetis per la trumpetoj, Josuo diris al la popolo: Ekkriu, ĉar la Eternulo transdonis al vi la urbon.
1 Samuel 14:16La gardostarantoj de Saul en Gibea de Benjamen ekvidis, ke la amaso disŝutiĝis kaj kuras en diversajn flankojn.
2 Samuel 22:4Mi vokas al la Eternulo, la glorinda; Kaj mi saviĝas de miaj malamikoj.
2 Chronicles 5:13kaj ili estis kvazaŭ unu, la trumpetantoj kaj la kantantoj; kaj oni aŭdis kvazaŭ unu voĉon, laŭdantan kaj dankantan antaŭ la Eternulo; kaj kiam ektondris la voĉo de la trumpetoj kaj cimbaloj kaj aliaj muzikaj instrumentoj, kaj de la glorkantado al la Eternulo, ke Li estas bona kaj ke Lia favorkoreco estas eterna: tiam la domo pleniĝis de nubo, la domo de la Eternulo;
2 Chronicles 13:15Kaj la Judoj laŭte ekbruis; kaj kiam la Judoj ekbruis, Dio frapis Jerobeamon kaj ĉiujn Izraelidojn antaŭ Abija kaj la Judoj.
Psalms 18:4Ĉirkaŭis min la ondoj de la morto, Kaj torentoj pereigaj min teruris;