Libroj de la Kroniko 22:9
Kaj li serĉis Aĥazjan, kaj oni kaptis lin, kiam li estis kaŝita en Samario; kaj oni venigis lin al Jehu kaj mortigis lin kaj enterigis lin, ĉar oni diris: Li estas filo de Jehoŝafat, kiu strebis al la Eternulo per sia tuta koro. Kaj el la domo de Aĥazja restis neniu, kiu povus reĝi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libroj de la Kroniko 22
Cross References
1 Kings 13:21Kaj li vokis al la homo de Dio, kiu venis el Judujo, dirante: Tiele diras la Eternulo: Pro tio, ke vi malobeis la buŝon de la Eternulo, kaj ne plenumis la ordonon, kiun faris al vi la Eternulo, via Dio,
2 Kings 9:27Kiam Aĥazja, reĝo de Judujo, tion vidis, li forkuris en la direkto al la ĝardena domo. Sed Jehu postkuris lin, kaj diris: Lin ankaŭ batu sur la ĉaro. Kaj oni frapis lin sur la altaĵo Gur, kiu estas apud Jibleam. Kaj li forkuris en Megidon kaj mortis tie.
2 Chronicles 17:3Kaj la Eternulo estis kun Jehoŝafat, ĉar li iradis laŭ la antaŭaj vojoj de sia patro David kaj ne turnis sin al la Baaloj,
2 Chronicles 19:3Tamen bonaĵoj estas trovitaj en vi, ĉar vi ekstermis la sanktajn stangojn el la lando kaj direktis vian koron al la serĉado de Dio.
2 Chronicles 21:17kaj ili iris kontraŭ Judujon kaj penetris en ĝin, kaj forprenis la tutan havaĵon, kiu troviĝis en la reĝa domo, ankaŭ liajn filojn kaj liajn edzinojn; kaj restis ĉe li neniu filo, krom lia plej juna filo Jehoaĥaz.
2 Chronicles 22:8Kiam Jehu faris juĝon sur la domo de Aĥab, li trovis la eminentulojn de Judujo kaj la filojn de la fratoj de Aĥazja, kiuj servis al Aĥazja, kaj li mortigis ilin.