Libroj de la Kroniko 24:20
La spirito de Dio venis sur Zeĥarjan, filon de la pastro Jehojada, kaj li stariĝis antaŭ la popolo, kaj diris al ili: Tiele diras Dio: Kial vi malobeas la ordonojn de la Eternulo? Vi ne havos sukceson, ĉar vi forlasis la Eternulon, kaj tial Li vin forlasis.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libroj de la Kroniko 24
Cross References
Deuteronomy 29:25Kaj oni respondos: Pro tio, ke ili forlasis la interligon de la Eternulo, la Dio de iliaj patroj, kiun Li faris kun ili, kiam Li elkondukis ilin el la lando Egipta,
1 Samuel 13:13Tiam Samuel diris al Saul: Vi agis malprudente, ne plenumante la ordonon de la Eternulo, via Dio, kiun Li ordonis al vi; ĉar nun la Eternulo fortikigus vian reĝadon super Izrael por eterne.
1 Chronicles 12:18Kaj spirito venis sur Amasajon, la estron de la herooj, kaj li diris: Al vi, ho David, kaj kun vi, ho filo de Jiŝaj, estu paco; paco al vi, kaj paco al viaj helpantoj, ĉar al vi helpas via Dio. Kaj David ilin akceptis kaj faris ilin ĉefoj de la militistoj.
2 Chronicles 12:5Tiam la profeto Ŝemaja venis al Reĥabeam, kaj al la estroj de Judujo, kiuj kolektiĝis en Jerusalem pro Ŝiŝak, kaj li diris al ili: Tiele diras la Eternulo: Vi forlasis Min, tial ankaŭ Mi forlasas vin en la manojn de Ŝiŝak.
2 Chronicles 20:14Tiam sur Jaĥaziel, filo de Zeĥarja, filo de Benaja, filo de Jeiel, filo de Matanja, Levido el la idoj de Asaf, aperis la spirito de la Eternulo meze de la komunumo;
2 Chronicles 25:16Kaj dum li estis parolanta al li, la reĝo diris al li: Ĉu oni faris vin konsilisto de la reĝo? ĉesu, ĉar alie oni vin mortigos. Tiam la profeto ĉesis, kaj diris: Mi scias, ke Dio decidis pereigi vin; ĉar vi tion faris kaj vi ne aŭskultis mian konsilon.