Libroj de la Kroniko 24:25
Kiam ili foriris de li, lasinte lin en grava malsano, liaj servantoj faris konspiron kontraŭ li pro la sango de la filoj de Jehojada, la pastro, kaj ili mortigis lin sur lia lito, kaj li mortis. Kaj oni enterigis lin en la urbo de David, sed oni ne enterigis lin en la reĝaj tomboj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libroj de la Kroniko 24
Cross References
2 Kings 12:20Liaj servantoj leviĝis kaj faris konspiron, kaj mortigis Joaŝon en la domo Milo, sur la vojo al Sila.
2 Chronicles 21:16Kaj la Eternulo ekscitis kontraŭ Jehoram la spiriton de la Filiŝtoj, kaj de la Araboj, kiuj loĝis apude de la Etiopoj;
2 Chronicles 21:19Kaj tio daŭris de tago al tago; kaj kiam finiĝis du jaroj, liaj internaĵoj eliris de li kune kun lia malsano, kaj li mortis en grandaj doloroj; kaj lia popolo ne faris al li brulon, kiel la bruloj por liaj patroj.
2 Chronicles 22:6Kaj li revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn oni faris al li en Ramot, kiam li batalis kontraŭ Ĥazael, reĝo de Sirio. Kaj Azarja, filo de Jehoram, reĝo de Judujo, iris por viziti Jehoramon, filon de Aĥab, en Jizreel, ĉar ĉi tiu estis malsana.
2 Chronicles 24:16Kaj oni enterigis lin en la urbo de David, kun la reĝoj; ĉar li faradis bonon en Izrael, por Dio kaj por Lia domo.
2 Chronicles 25:3Kiam lia reĝado fortikiĝis, li mortigis siajn servantojn, kiuj mortigis la reĝon, lian patron.