2 Chronicles 25:15
Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Amacja, kaj Li sendis al li profeton, kaj ĉi tiu diris al li: Kial vi turnas vin al la dioj de la popolo, kiuj ne savis sian popolon kontraŭ via mano?
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Judges 18:24Kaj li diris: Miajn diojn, kiujn mi faris, vi forprenis, kaj ankaŭ la pastron, kaj vi foriris; kaj kio ankoraŭ estas al mi? kial do vi demandas, kio estas al mi?
2 Chronicles 16:7En tiu tempo venis la antaŭvidisto Ĥanani al Asa, reĝo de Judujo, kaj diris al li: Ĉar vi apogis vin sur la reĝo de Sirio, kaj ne apogis vin sur la Eternulo, via Dio, tial saviĝis el via mano la militistaro de la reĝo de Sirio.
2 Chronicles 20:37Tiam Eliezer, filo de Dodava, el Mareŝa, eldiris profetaĵon pri Jehoŝafat jene: Pro tio, ke vi kuniĝis kun Aĥazja, la Eternulo disbatis viajn aferojn. Kaj la ŝipoj rompiĝis kaj ne povis iri en Tarŝiŝon.
2 Chronicles 24:20La spirito de Dio venis sur Zeĥarjan, filon de la pastro Jehojada, kaj li stariĝis antaŭ la popolo, kaj diris al ili: Tiele diras Dio: Kial vi malobeas la ordonojn de la Eternulo? Vi ne havos sukceson, ĉar vi forlasis la Eternulon, kaj tial Li vin forlasis.
2 Chronicles 25:11Kaj Amacja havis la kuraĝon kaj kondukis sian popolon kaj iris en la Valon de Salo; kaj li mortigis el la Seiranoj dek mil;
Psalms 115:4Iliaj idoloj estas arĝento kaj oro, Faritaĵo de homaj manoj.