2 Chronicles 30:24
Ĉar Ĥizkija, reĝo de Judujo, donis por la popolo mil bovojn kaj sep mil ŝafojn, kaj la eminentuloj donis al la popolo mil bovojn kaj dek mil ŝafojn; kaj jam tre multaj el la pastroj sin sanktigis.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
2 Samuel 6:19Kaj li disdonis al la tuta popolo, al la tuta amaso de la Izraelidoj, kiel al la viroj, tiel ankaŭ al la virinoj, al ĉiu po unu bulo da pano, po unu porcio da viando, kaj po unu peniko da sekvinberoj. Kaj la tuta popolo iris ĉiu al sia domo.
2 Chronicles 29:34Sed la nombro de la pastroj estis tro malgranda, kaj ili ne povis senfeligi ĉiujn bruloferojn; tial helpis al ili iliaj fratoj, la Levidoj, ĝis la laboro estis finita kaj ĝis la pastroj sin sanktigis; ĉar la Levidoj estis pli fervoraj en la sinsanktigado, ol la pastroj.
2 Chronicles 30:15Kaj ili buĉis la Paskon en la dek-kvara tago de la dua monato. La pastroj kaj la Levidoj hontis, kaj sanktigis sin kaj venigis la bruloferojn al la domo de la Eternulo.
Ezekiel 45:17Kaj la princo devas zorgi pri la bruloferoj, farunofero, kaj verŝofero en la festoj, monatkomencoj, kaj sabatoj, en ĉiuj festoj de la domo de Izrael; li devas alportadi la pekoferon, la farunoferon, la bruloferon, kaj la pacoferon, por atingi pekliberigon por la domo de Izrael.