2 Chronicles 30:7
Kaj ne estu kiel viaj patroj kaj viaj fratoj, kiuj krimis kontraŭ la Eternulo, Dio de iliaj patroj, kaj kiujn Li tial elmetis al ruinigo, kiel vi vidas.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
2 Chronicles 26:18kaj ili stariĝis kontraŭ la reĝo Uzija, kaj diris al li: Ne vi, Uzija, devas incensi al la Eternulo, sed incensi devas la pastroj, idoj de Aaron, sanktigitaj; eliru el la sanktejo, ĉar vi faris krimon, kaj tio ne estos por vi honora antaŭ Dio, la Eternulo.
Ezekiel 20:13Sed la domo de Izrael ribelis kontraŭ Mi en la dezerto: ili ne sekvis Miajn leĝojn, kaj ili malŝatis Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas, kaj Miajn sabatojn ili tre malsanktigis. Kaj Mi intencis elverŝi sur ilin Mian koleron en la dezerto, por ekstermi ilin.
Zechariah 1:3Diru do al ili: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Revenu al Mi, diras la Eternulo Cebaot, kaj tiam Mi returnos Min al vi, diras la Eternulo Cebaot.