2 Chronicles 31:1
Kiam ĉio ĉi tio finiĝis, ĉiuj Izraelidoj, kiuj tie troviĝis, eliris en la urbojn de Judujo, kaj disrompis la statuojn, dishakis la sanktajn stangojn, kaj detruis la altaĵojn kaj la altarojn en la tuta Judujo kaj en la regionoj de Benjamen, de Efraim, kaj de Manase, ĝis plena ekstermo. Kaj reiris ĉiuj Izraelidoj ĉiu al sia posedaĵo, al siaj urboj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 19:15Kiam leviĝis la matenruĝo, la anĝeloj rapidigis Loton, dirante: Leviĝu, prenu vian edzinon kaj ambaŭ viajn filinojn, kiuj ĉi tie troviĝas, por ke vi ne pereu pro la krimeco de la urbo.
Deuteronomy 7:5Sed tiele agu kun ili: iliajn altarojn detruu kaj iliajn statuojn rompu kaj iliajn sanktajn stangojn dishaku kaj iliajn idolojn forbruligu per fajro.
2 Kings 17:2Li faradis malbonon antaŭ la Eternulo, sed ne tiel, kiel la reĝoj de Izrael, kiuj estis antaŭ li.
2 Kings 23:2Kaj la reĝo iris en la domon de la Eternulo, kaj kune kun li ĉiuj Judoj kaj ĉiuj loĝantoj de Jerusalem, kaj la pastroj kaj la profetoj kaj la tuta popolo, de la malgrandaj ĝis la grandaj; kaj oni voĉlegis antaŭ ili ĉiujn vortojn de la libro de interligo, kiu estis trovita en la domo de la Eternulo.
2 Chronicles 14:3Li forigis la altarojn de fremdaj dioj kaj la altaĵojn, li disbatis la statuojn, kaj dehakis la sanktajn stangojn.
2 Chronicles 30:1Ĥizkija sendis al la tuta Izrael kaj Jehuda, li skribis ankaŭ leterojn al Efraim kaj Manase, ke ili venu en la domon de la Eternulo, en Jerusalemon, por fari Paskon al la Eternulo, Dio de Izrael.