2 Chronicles 32:33
Kaj Ĥizkija ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la plej alta loko de la tomboj de la idoj de David; kaj honoron faris al li post lia morto ĉiuj Judoj kaj loĝantoj de Jerusalem. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Manase.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Numbers 20:29Kaj la tuta komunumo vidis, ke Aaron mortis, kaj la tuta domo de Izrael priploris Aaronon dum tridek tagoj.
1 Samuel 2:30Tial la Eternulo, Dio de Izrael, diras: Mi diris, ke via domo kaj la domo de via patro irados antaŭ Mi eterne; sed nun, diras la Eternulo, Mi tion ne permesos; ĉar Miajn honorantojn Mi honoros, kaj Miaj malestimantoj estos malaltigitaj.
1 Kings 1:21Kiam mia sinjoro la reĝo kuŝiĝos kun siaj patroj, tiam mi kaj mia filo Salomono estos proklamitaj kulpuloj.
1 Kings 11:43Kaj Salomono ekdormis kun siaj patroj kaj estis enterigita en la urbo de sia patro David. Kaj anstataŭ li ekreĝis Reĥabeam, lia filo.
2 Chronicles 33:1La aĝon de dek du jaroj havis Manase, kiam li fariĝis reĝo, kaj kvindek kvin jarojn li reĝis en Jerusalem.
Proverbs 10:7La memoro de piulo estas benata; Sed la nomo de malpiuloj forputros.