Libroj de la Kroniko 34:9
Kaj ili venis al la ĉefpastro Ĥilkija, kaj transdonis la arĝenton, alportitan en la domon de Dio, kaj kolektitan de la Levidoj, la sojlogardistoj, el la manoj de Manase, Efraim, kaj ĉiuj restintaj Izraelidoj, ankaŭ de ĉiuj Jehudaidoj kaj Benjamenidoj; kaj ili revenis en Jerusalemon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libroj de la Kroniko 34
Cross References
2 Kings 22:4Iru al la ĉefpastro Ĥilkija, ke li elprenu la tutan monon, kiu estis alportita en la domon de la Eternulo kaj kiun kolektis de la popolo la pordogardistoj,
2 Chronicles 24:11Kaj ĉiufoje, kiam oni alportis la keston per la Levidoj en la reĝan oficejon, kaj oni vidis, ke estas multe da mono, venis skribisto de la reĝo kaj komisiito de la ĉefpastro, kaj ili malplenigis la keston, kaj poste oni reportis ĝin kaj restarigis sur ĝia loko. Tiel oni faradis ĉiutage, kaj oni kolektis multe da mono.
2 Chronicles 30:18Multaj el la popolo, plejparte el Efraim, Manase, Isaĥar, kaj Zebulun, ne purigis sin; tamen ili manĝis la Paskon, ne konforme al la preskribo; sed Ĥizkija preĝis pri ili, dirante: La Eternulo, la bona, pardonu ĉiun,
2 Chronicles 34:14Kiam ili elprenis la arĝenton, kiu estis alportita en la domon de la Eternulo, la pastro Ĥilkija trovis la libron de instruo de la Eternulo, donitan per Moseo.
2 Chronicles 34:20Kaj la reĝo ordonis al Ĥilkija, Aĥikam, filo de Ŝafan, Abdon, filo de Miĥa, la skribisto Ŝafan, kaj Asaja, servanto de la reĝo, dirante:
2 Chronicles 35:8Kaj liaj eminentuloj donis memvolan donacon al la popolo, al la pastroj, kaj al la Levidoj. Ĥilkija, Zeĥarja, kaj Jeĥiel, la estroj en la domo de Dio, donis al la pastroj por la Paskoj du mil sescent ŝafidojn kaj tricent bovojn;