The Bible Software
bible.software › 2 Chronicles › 2 Chronicles 35 › 2 Chronicles 35:22

2 Chronicles 35:22

Sed Joŝija ne forturnis sin de li, sed alivestis sin por batali kontraŭ li; li ne obeis la vortojn de Neĥo el la buŝo de Dio, sed li iris en la valon Megido, por batali.

Londona Biblio

In The King James Version

Nevertheless Josiah would not turn his face from him, but disguised himself, that he might fight with him, and hearkened not unto the words of Necho from the mouth of God, and came to fight in the valley of Megiddo.

In Context

21Kaj tiu sendis al li senditojn, por diri: Kio estas inter mi kaj vi, ho reĝo de Judujo? ne kontraŭ vin mi nun iras, sed tien, kie mi havas militon. Kaj Dio diris, ke mi rapidu; ne kontraŭstaru al Dio, kiu estas kun mi, por ke Li vin ne pereigu.

23La pafistoj pafis sur la reĝon Joŝija; kaj la reĝo diris al siaj servantoj: Forkonduku min, ĉar mi estas grave vundita.

Read all of 2 Chronicles 35

Cross References

Joshua 17:11Ĉe Isaĥar kaj Aŝer apartenis al Manase Bet-Ŝean kaj ĝiaj urbetoj, kaj Jibleam kaj ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de Dor kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de En-Dor kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de Taanaĥ kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de Megido kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la triobla altaĵo.

1 Kings 14:2Kaj Jerobeam diris al sia edzino: Leviĝu kaj aliaspektiĝu, por ke oni ne sciu, ke vi estas edzino de Jerobeam, kaj iru en Ŝilon; tie troviĝas la profeto Aĥija, kiu antaŭdiris al mi, ke mi estos reĝo super ĉi tiu popolo.

1 Kings 22:34Kaj unu viro sen ia celo streĉis la pafarkon, kaj pafe trafis la reĝon de Izrael inter la artikoj de la kiraso. Tiam ĉi tiu diris al sia veturiganto: Turnu vian manon, kaj elveturigu min el la militistaro, ĉar mi estas vundita.

2 Kings 23:30Kaj liaj servantoj forveturigis lin mortintan el Megido kaj venigis lin en Jerusalemon kaj enterigis lin en lia tombo. Kaj la popolo de la lando prenis Jehoaĥazon, filon de Joŝija, kaj sanktoleis lin kaj faris lin reĝo anstataŭ lia patro.

2 Chronicles 18:29Kaj la reĝo de Izrael diris al Jehoŝafat: Mi alivestos min kaj iros en la batalon, sed vi surmetu viajn vestojn. Kaj la reĝo de Izrael alivestis sin, kaj ili iris en la batalon.

Jeremiah 22:15Ĉu vi reĝos per tio, ke vi ĉirkaŭis vin per cedraĵo? via patro ja ankaŭ manĝis kaj trinkis, sed li agis laŭjuĝe kaj juste, kaj tiam estis al li bone.

This Verse In Other Editions

King James VersionBíblia Portuguesa MundialLuther Bibel (Deutsch)Bible Louis Segond (Français)Библия (Русский)新标点和合本성경 (한국어)الكتاب المقدس باللغة العربية، فان دايكBibbia Diodati (Italiano)Kinh Thánh (Tiếng Việt)Biblia Cornilescu (Română)Polish Biblia Gdanska (1881)Statenvertaling (Nederlands)

Study 2 Chronicles 35:22

Matthew HenryJamieson-Fausset-BrownAdam ClarkeJohn WesleyJohn CalvinKeil and DelitzschScofieldFamily Bible NotesGeneva Bible Notes (1599)
← 2 Chronicles 35:212 Chronicles 352 Chronicles 35:23 →