Libroj de la Kroniko 6:28
Se estos malsato en la lando, aŭ se estos pesto, brulsekeco, velkado, akridoj, aŭ vermoj, aŭ se premos ilin malamiko en la lando de ilia loĝado, aŭ se estos ia plago aŭ malsano;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libroj de la Kroniko 6
Cross References
Leviticus 26:16tiam ankaŭ Mi faros al vi tion: Mi sendos sur vin teruron, maldikiĝon, kaj febron, kiuj konsumas la okulojn kaj senfortigas la animon; kaj vi semos viajn semojn vane, ilin manĝos viaj malamikoj.
Deuteronomy 28:21La Eternulo alkroĉos al vi la peston, ĝis Li ekstermos vin de sur la tero, al kiu vi iras, por ekposedi ĝin.
1 Kings 8:37Se estos malsato en la lando, aŭ se estos pesto, brulsekeco, velkado, akridoj, aŭ vermoj, aŭ se premos ilin malamiko en la lando de ilia loĝado, aŭ se estos ia plago aŭ malsano;
2 Kings 8:1Eliŝa diris al la virino, kies filon li revivigis, jene: Leviĝu kaj iru, vi kaj via domo, kaj loĝu kelkan tempon tie, kie vi povos loĝi; ĉar la Eternulo alvokos malsaton, kaj ĝi venos en la landon por sep jaroj.
2 Chronicles 12:2En la kvina jaro de la reĝo Reĥabeam iris Ŝiŝak, reĝo de Egiptujo, kontraŭ Jerusalemon (ĉar ili pekis kontraŭ la Eternulo)
2 Chronicles 32:1Post tiuj aferoj kaj veraĵoj venis Sanĥerib, reĝo de Asirio; li venis en Judujon, eksieĝis la fortikigitajn urbojn, kaj intencis forŝiri ilin al si.