Libroj de la Kroniko 6:33
Vi aŭskultu el la ĉielo, el la loko de Via loĝado, kaj faru ĉion, pri kio vokos al Vi la aligentulo; por ke ĉiuj popoloj de la tero konu Vian nomon, kaj timu Vin tiel, kiel Via popolo Izrael, kaj por ke ili sciu, ke per Via nomo estas nomata ĉi tiu domo, kiun mi konstruis.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libroj de la Kroniko 6
Cross References
1 Samuel 17:46Hodiaŭ la Eternulo transdonos vin en mian manon, ke mi venkobatu vin kaj deprenu de vi vian kapon, kaj por ke mi donu hodiaŭ la kadavrojn de la Filiŝtaj taĉmentoj al la birdoj de la ĉielo kaj al la bestoj de la tero, por ke eksciu la tuta tero, ke Izrael havas Dion.
2 Kings 19:19Sed nun, ho Eternulo, nia Dio, savu nin do kontraŭ liaj manoj, por ke ĉiuj regnoj de la tero eksciu, ke Vi, ho Eternulo, estas sola.
Psalms 22:27Rememoros kaj revenos al la Eternulo ĉiuj finoj de la mondo; Kaj kliniĝos antaŭ Vi ĉiuj popolaj familioj.
Psalms 67:2Oni ekkonu sur la tero Vian vojon, En ĉiuj popoloj Vian savon.
Psalms 138:4Gloros Vin, ho Eternulo, ĉiuj reĝoj de la tero, Ĉar ili aŭdis la vortojn de Via buŝo.
Isaiah 49:6Li diris: Ne sufiĉas, ke vi estas Mia servanto, por restarigi la tribojn de Jakob kaj revenigi la konservitojn de Izrael; sed Mi faros vin lumo por la nacioj, por ke Mia savo etendiĝu ĝis la fino de la tero.