Libroj de la Kroniko 7:6
La pastroj staris sur siaj postenoj, kaj la Levidoj kun la muzikaj instrumentoj por la Eternulo, kiujn faris la reĝo David, por kanti dankon al la Eternulo, ke eterna estas Lia favorkoreco, per la laŭdkantoj de David; kaj la pastroj trumpetis apud ili, kaj ĉiuj Izraelidoj staris.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libroj de la Kroniko 7
Cross References
Joshua 6:4Kaj sep pastroj portu sep trumpetojn jubileajn antaŭ la kesto; kaj en la sepa tago ĉirkaŭiru la urbon sep fojojn, kaj la pastroj sonigu per la trumpetoj.
1 Chronicles 13:8Kaj David kaj ĉiuj Izraelidoj ludis antaŭ Dio per la tuta forto, kun kantoj, harpoj, psalteroj, tamburinoj, cimbaloj, kaj trumpetoj.
1 Chronicles 15:19La kantistoj Heman, Asaf, kaj Etan estis por ludado sur kupraj cimbaloj;
1 Chronicles 16:4Kaj li starigis antaŭ la kesto de la Eternulo el la Levidoj servantojn, por kantadi gloron, dankon, kaj laŭdon al la Eternulo, Dio de Izrael:
1 Chronicles 16:39kaj la pastron Cadok kaj liajn fratojn, la pastrojn, antaŭ la loĝejo de la Eternulo sur la altaĵo en Gibeon,
1 Chronicles 25:1David kaj la militestroj apartigis por la servado filojn de Asaf, de Heman, kaj de Jedutun, kiuj estis inspiritaj por harpoj, psalteroj, kaj cimbaloj. Ili estis kalkulitaj por sia servado: