2-a Epistolo al la Korintanoj 1:3
Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de kompatoj kaj Dio de ĉia konsolo;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
2Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.
Read all of 2-a Epistolo al la Korintanoj 1
Cross References
Genesis 14:20kaj benata estu Dio Plejsupra, kiu transdonis viajn malamikojn en viajn manojn. Kaj Abram donis al li dekonaĵon el ĉio.
Nehemiah 9:5Kaj diris la Levidoj Jeŝua, Kadmiel, Bani, Ĥaŝabneja, Ŝerebja, Hodija, Ŝebanja, kaj Petaĥja: Leviĝu, benu la Eternulon, vian Dion, de eterne ĝis eterne. Kaj oni benu Vian nomon, la majestan kaj plej altan super ĉia beno kaj laŭdo.
Psalms 18:46Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko; Kaj alte glorata estu la Dio de mia savo:
Psalms 86:5Ĉar Vi, mia Sinjoro, estas bona kaj pardonema Kaj tre favora por ĉiuj, kiuj Vin vokas.
Daniel 4:34Post paso de la difinita tempo, mi, Nebukadnecar, levis miajn okulojn al la ĉielo, kaj mia prudento revenis al mi; kaj mi benis la Plejaltulon, mi laŭdis kaj gloris Tiun, kiu vivas eterne, kies regado estas regado eterna kaj kies regno daŭras en ĉiuj generacioj.
Micah 7:18Kiu estas Dio simila al Vi, kiu pardonas malbonagon kaj preterlasas la kulpon de la restaĵo de Sia heredaĵo, ne konservas por ĉiam Sian koleron, ĉar Li amas bonfari?