2-a Epistolo al la Korintanoj 10:1
Mi mem, Paŭlo, petegas vin pro la mildeco kaj dolĉanimeco de Kristo, mi, kiu en via ĉeesto estas humila inter vi, sed, forestante, tre kuraĝas rilate al vi:
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a Epistolo al la Korintanoj 10
Cross References
Isaiah 42:3Kanon rompetitan li ne rompos, kaj meĉon senfajriĝantan li ne estingos. Laŭ la vero li faros juĝon.
Matthew 11:29Metu sur vin mian jugon, kaj lernu ĉe mi, ĉar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj.
Matthew 21:5Diru al la filino de Cion: Jen via Reĝo iras al vi, Humila kaj rajdanta sur azeno, Kaj azenido, filo de ŝarĝobesto.
Romans 10:20Kaj Jesaja estis tre kuraĝa, kaj diris: Mi estas trovebla por tiuj, kiuj Min ne serĉis; Mi montris Min al tiuj, kiuj pri Mi ne demandis.
Romans 15:15Tamen mi iom pli kuraĝe skribas al vi, kvazaŭ rememorigante vin per la graco, donita al mi de Dio,
1 Corinthians 4:10Ni estas malsaĝuloj pro Kristo, sed vi estas saĝaj en Kristo; ni estas malfortaj, sed vi estas fortaj; vi estas gloraj, sed ni estas senhonoraj.