2-a Epistolo al la Korintanoj 11:22
Ĉu ili estas Hebreoj? mi ankaŭ. Ĉu ili estas Izraelidoj? mi ankaŭ. Ĉu ili estas el la idaro de Abraham? mi ankaŭ.
Londona Biblio
In The King James Version
Are they Hebrews? so am I. Are they Israelites? so am I. Are they the seed of Abraham? so am I.
In Context
Read all of 2-a Epistolo al la Korintanoj 11
Cross References
Genesis 17:8Kaj Mi donos al vi kaj al via idaro post vi la landon, en kiu vi loĝas kiel fremdulo, la tutan landon Kanaanan, por eterna posedaĵo, kaj Mi estos Dio por ili.
Exodus 5:3Kaj ili diris: La Dio de la Hebreoj vokis nin; permesu, ke ni iru vojon de tri tagoj en la dezerton kaj ni alportu oferon al la Eternulo, nia Dio, por ke Li ne frapu nin per pesto aŭ glavo.
Exodus 9:1Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru al Faraono, kaj diru al li: Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj: Forliberigu Mian popolon, ke ĝi faru al Mi servon.
Exodus 10:3Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj diris al li: Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj: Ĝis kiam vi rifuzos humiliĝi antaŭ Mi? forliberigu Mian popolon, ke ĝi faru al Mi servon.
Matthew 3:9kaj ne pensu diri en vi: Ni havas Abrahamon kiel patron; ĉar mi diras al vi, ke Dio povas el ĉi tiuj ŝtonoj starigi idojn al Abraham.
Acts 22:3Mi estas Judo, naskita en Tarso en Kilikio, sed edukita en ĉi tiu urbo ĉe la piedoj de Gamaliel, kaj instruita laŭ la preciza maniero de nia prapatra leĝo, kaj mi estis fervora pro Dio, kiel vi ĉiuj estas hodiaŭ.