2-a Epistolo al la Korintanoj 9:11
dum vi pliriĉiĝos en ĉio al ĉia malavareco, kiu efikas per ni dankdonadon al Dio.
Londona Biblio
In The King James Version
Being enriched in every thing to all bountifulness, which causeth through us thanksgiving to God.
In Context
Read all of 2-a Epistolo al la Korintanoj 9
Cross References
2 Chronicles 31:10Kaj respondis al li Azarja, la ĉefpastro, el la domo de Cadok, kaj diris: De la momento, kiam oni komencis portadi la donojn en la domon de la Eternulo, oni manĝis kaj satiĝis, kaj restis ankoraŭ multe; ĉar la Eternulo benis Sian popolon; el la restaĵo kolektiĝis ĉi tiu amasego.
Malachi 3:10Alportu la tutan dekonaĵon en la provizejon, por ke estu manĝaĵo en Mia domo, kaj elprovu Min per tio, diras la Eternulo Cebaot, ĉu Mi ne malfermos al vi la aperturon de la ĉielo kaj ĉu Mi ne verŝos sur vin benon abundan.
Romans 12:8aŭ admonanto, en sia admonado; la disdonanto agu malavare, la administranto kun diligenteco, la kompatanto kun ĝojo.
2 Corinthians 1:11dum vi ankaŭ nin kunhelpas per via petegado, por ke, pro la donaco donita al ni per multaj personoj, danko estu donata de multaj pro ni.
2 Corinthians 8:2nome, en grava provo per suferado, la abundo de ilia ĝojo kaj ilia profunda malriĉeco abundis al la riĉo de ilia malavareco.
2 Corinthians 8:19kaj krom tio, li ankaŭ estis elektita de la eklezioj, por vojaĝadi kune kun ni rilate al ĉi tiu graco, kiun ni administradas al la gloro de la Sinjoro, kaj por elmontri nian volontecon,