1-a libro de la Kroniko 17:11
kaj ili incensadis tie sur ĉiuj altaĵoj, kiel la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis antaŭ ili, kaj faradis malbonaĵojn, por inciti la Eternulon;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
10kaj ili starigis al si statuojn kaj sanktajn stangojn sur ĉiu alta monteto kaj sub ĉiu verda arbo;
12kaj ili servadis al la idoloj, pri kiuj la Eternulo diris al ili: Ne faru tion.
Read all of 1-a libro de la Kroniko 17
Cross References
Deuteronomy 18:9Kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam ne lernu fari ion similan al la abomenaĵoj de tiuj popoloj:
Deuteronomy 32:21Ili incitis Min per ne-dio, Kolerigis Min per siaj vantaĵoj: Tial Mi incitos ilin per ne-popolo, Per popolo malnobla Mi ilin kolerigos.
1 Kings 14:15Kaj la Eternulo frapos Izraelon, similigante lin al kano, kiu ŝanceliĝas en la akvo, kaj Li elŝiros la Izraelidojn el tiu bona tero, kiun Li donis al iliaj patroj, kaj Li disblovos ilin trans la Riveron pro tio, ke ili faris siajn sanktajn stangojn, kolerigante la Eternulon.
2 Kings 21:6Kaj li trairigis sian filon tra fajro, kaj li aŭguradis kaj sorĉadis, kaj starigis antaŭdiristojn kaj magiistojn; li multe agadis malbone antaŭ la Eternulo, kolerigante Lin.
Psalms 78:56Sed ili incitis kaj ĉagrenis Dion la Plejaltan, Kaj Liajn leĝojn ili ne observis;
Hosea 9:10Kiel vinberojn en la dezerto Mi trovis Izraelon; kiel unuan frukton sur la figarbo en la komenco de ĝia matureco Mi vidis viajn patrojn; sed ili iris al Baal-Peor, kaj konsekris sin al la hontindaĵo, kaj fariĝis abomeninduloj, kiel ilia amato.