1-a libro de la Kroniko 17:3
Kontraŭ lin iris Ŝalmaneser, reĝo de Asirio, kaj Hoŝea fariĝis lia servanto kaj donadis al li tributon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
2Li faradis malbonon antaŭ la Eternulo, sed ne tiel, kiel la reĝoj de Izrael, kiuj estis antaŭ li.
Read all of 1-a libro de la Kroniko 17
Cross References
2 Samuel 8:2Li ankaŭ venkobatis la Moabidojn, kaj, kuŝiginte ilin sur la tero, li mezuris ilin per ŝnuro; du partojn li mezuris por mortigi, kaj unu plenan mezuron por restigi vivaj. Kaj la Moabidoj submetiĝis al David kaj alportis tributojn.
2 Kings 15:19Pul, reĝo de Asirio, venis en la landon. Kaj Menaĥem donis al Pul mil kikarojn da arĝento, por ke li helpu lin, por fortikigi la reĝecon en lia mano.
2 Kings 15:29En la tempo de Pekaĥ, reĝo de Izrael, venis Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio, kaj prenis Ijonon, Abel-Bet-Maaĥan, Janoaĥon, Kedeŝon, Ĥacoron, Gileadon, Galileon, la tutan landon de Naftali; kaj forkondukis ilin en Asirion.
2 Kings 16:8Kaj Aĥaz prenis la arĝenton kaj oron, kiuj troviĝis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la reĝa domo, kaj sendis tion donace al la reĝo de Asirio.
2 Kings 18:9En la kvara jaro de la reĝo Ĥizkija, tio estas en la sepa jaro de Hoŝea, filo de Ela, reĝo de Izrael, iris Ŝalmaneser, reĝo de Asirio, kontraŭ Samarion kaj eksieĝis ĝin.
2 Kings 19:36Kaj Sanĥerib, la reĝo de Asirio, elmoviĝis kaj iris kaj rehejmiĝis kaj restis en Nineve.